Flaŭno-glutado


La Internacia Federacio de Flaŭno-Glutado (IFFG) okupiĝas pri flaŭno-glutado.
Kio estas « flaŭno-glutado » ? Temas pri duon-serioza sporto, eltrovita en Francio, kiu konsistas el englutado de flaŭnoj (flaŭnoj estas vanilaj lakto-desertoj kovritaj de karamelo, kiuj troviĝas en etaj potoj normale kun langeto sube por elpotigi la flaŭnoj sur telerojn).
Ekzistas pluraj teĥnikoj por flaŭno-glutado : kelkaj el ili estas manieraj (kiel gluti la flaŭnon ?), aliaj estas lokaj (kie gluti la flaŭnon ?). Ambaŭ povas kelkfoje esti kunigataj : oni povas gluti flaŭnon en iu specifa loko per iu specifa maniero.
Oni ĉi-sube prezentas al vi kelkajn el tiuj teĥnikoj (la lokaj teĥnikoj estas indikitaj per steleto *), kaj kiel enkonduko al tiu sporto de flaŭno-glutado, oni komencas per la baza teĥniko (kiu estas maniera) : t.e. la « perfekto ».
Se vi volas pli da informoj pri flaŭno-glutado, vi trovos plurajn fotojn, filmojn, ĉiujn teĥnikojn (agnoskataj aŭ ne de la franca federacio) kaj klarigojn en la franca lingvo ĉe la tre kompleta TTT-ejo de la Franca Federacio de la Glutantoj de Flaŭnoj (FFGF) :
www.gobage.com.

Bonvenon che la IFFG !


Perfekto-gluto (la baza teĥniko)

Komence, oni KLAKe disigas la flaŭno-potojn. Inter tiuj, oni elektu unu.
Oni do demetu ties supran kovrilon kaj poste oni reversu la flaŭno-poton sur la teleron.
Tiam, oni PPFJJUUUTTe elujigu la flaŭnon demetante la subpotan langeton.
Nun, alproksimiĝas la gluto...
Unue, oni alproksimiĝu siajn lipojn kaj oni perlange gustumu la suran karamelon. Kreskas la ekscitiĝo de la glutonto.
Oni do elspiru kaj poste ĉirkaŭigu la supron (sed nur la supron !) de la flaŭno per siaj lipoj. Oni ĝin ĉirkaŭigu tiamaniere, ke aero ne plu trapaseblu.
Oni komencu firman enspiron kaj la flaŭno translokiĝos SLUUURPe en onian buŝon. Se la buŝo entenas la tutan flaŭnon, tiam estas « perfekto » !

Kelkaj atentigoj :

 

Glutadu amikare !


 
Flank-gluto

Anstataŭ gluti la flaŭnon de supre, oni ĝin glutas de flanke.
Oni do metu sian vangon kontraŭ la telero kaj unusprie englutu la flaŭnon de ĝia flanko (ofte kun amuzaj bruoj).


Ruliĝ-flaŭno

Tre malfacila teĥniko : necesas entute gluti la flaŭnon kaj poste rulturni ĝin en la buŝo, por fine reponi ĝin aliflanke sur la teleron (se oni havas grandan buŝon kaj tre lertan langon, eblas rulturni ĝin plurfoje en la buŝo).


Flaŭno 180°

Elujigi la flaŭnon kaj poste delikate returni ĝin (helpe de plata ilo) aliflanken en la telero. Tiam, estas eĉ pli facile por ĝin gluti.


Flaŭno supr-malsupr’

Oni devas gluti entute la flaŭnon, kaj poste reponi ĝin entute sur la teleron. Oni tiel pluu ĝis la disiĝo de la flaŭno.


Flaŭno-elfalo

Ne estas vera gluto. Necesas esti duope. La glutonto kuŝas surgrunde, kaj la elfaligonto staras super li. La elfaligonto lokas la flaŭnon ekzakte super la malfermata buŝo de la kuŝanto (oni komencu 50 centimetrojn super, poste eblos provi 1 metron, 2 metrojn, ktp.). Kiam la flaŭno bone lokatas, la staranto do elprenu la langeton de la flaŭno kaj se li bone celis, tiam la flaŭno devus fali en la buŝon de la kuŝanto.


Invers-flaŭno

Oni renverse inklinu la kapon tiamaniere, ke la buŝo estu supr-direkten. Oni do ponu la flaŭno-poton sur la malfermatan buŝon (anstataŭ ol sur teleron) kaj oni deprenu la langeton : la flaŭno devus rekte fali en la buŝo.


Super-flaŭno

Male de la invers-flaŭno, la flaŭno ne malsupreniros al oni, sed ĝi supreniros al oni (aŭ pli ekzakte : oni suprenirigos ĝin).
Unue, sen demeti la kovrilon de la flaŭno-poto, oni elprenu nur la suban langeton kaj oni enspriu la karamel-saŭcon tra tiu trueto (por, ke ĝi ne likadu dum la gluto). Poste, oni demetas la kovrilon de la flaŭno-poto kaj ponas sian buŝon ĉirkaŭ la supro de la poto. Tiam, oni devas per tre forta enspiro suprenigi la flaŭnon al sia buŝo. Estas sufiĉe malfacila teĥniko kaj endas prov-enspiri plurfoje antaŭ ol sukcesi suprenigi la flaŭnon.


Flaŭno-sako

Oni deprenu la suban langeton kaj pligrandigu la tiean trueton. Oni ĉirkaŭigu la flaŭno-poton per plasto-sako (sufiĉe solida kaj granda) malpermesante la aeron trapasi.
Tiam, dua persono premos forte kaj rapide la sakon per ambaŭ manoj kaj normale, la flaŭno supren eliĝos al la buŝo de la superanta glutanto.


Flaŭno-pumpo

Oni deprenu la suban langeton kaj englutu la flaŭnon nur tra la trueto.


Kapstara gluto

Oni devas poziciiĝi inverse, manojn grunde kaj piedojn supre. Starante sur manoj, oni malsupreniru ĝis la surgrunda flaŭno por gluti ĝin.
Eblas eventuale apogi siajn gambojn kontraŭ muro, aŭ kunulo(j) povi teni ilin. Eblas ankaŭ, se ankoraŭ tro malfacilas, suprenigi la flaŭnon je la nivelo de la buŝo.


Flaŭna piramido*

Elujigu unu apud la alia 4 flaŭnojn sur ebenaĵon. Sur la supro de tiuj 4 flaŭnoj, elujigu 3 aliajn, kaj sur tiuj 3 alujigu 2 alijan, kaj unu lastan sur tiuj 2.
Tiel pretas la piramido esti glutota.
Por plifaciligi la surigon de la flaŭnoj, konsilindas meti karton-bendon inter la flaŭnoj. Oni povas komenci per 3-flaŭna piramido kaj poste pli malfaciligi la aferon...


Blind-flaŭno*

Oni senvidigu la glutonton per nigra bendo ĉirkaŭ la okuloj. Poste, oni rondturnu ŝlin, kaj tiu devas mem retrovi la vojon al la flaŭno por ĝin gluti.


Korpo-flaŭno*

Por tiu teĥniko, oni bezonas kunul(in)on (laŭ la sekso kaj laŭ la emo de la glutonto ; sed tamen ino preferindas ĉar malpli vilas).
Oni do elujigu la flaŭnon sur la haŭton de la kunulo, prefere sur korpo-parto senhara (ĉar ne tre agrabla gluti harojn, nek havi karamelon gluantan sur la haroj), ĝenerale sur la ventro.
La flaŭno surhaŭte, oni ne atendu tro longe ĉar la korpo varmigas la flaŭnon (kaj tiel pli rompebligas ĝin).


Duop-gluto

Bezonatas 2 glutantoj, 2 teleroj kaj 1 flaŭno. Estas sufiĉe delikata teĥniko, plej ofte praktikata de paroj sed ne nepre.
La unua glantanto parte glutas la flaŭnon el la unua telero. La dua glutanto devas tiam preni la flaŭno el la buŝo de la unua glutanto sen tuŝi ties lipojn. Preninte la flaŭnon, la dua glutanto devas poni ĝin sur la duan teleron.


Kunlanga gluto

Ankaŭ duopa teĥniko kun nur unu flaŭno. Ambaŭ glutontoj situu siaflanke de la flaŭno kaj ili ambaŭ samtempe flank-glutu. La celo estas : ĉiu glutu duonon de la flaŭno.


Duobla flaŭno

Necesas 2 flaŭnoj. Elpotigu la unuan flaŭnon kaj bone leku la karamelan supraĵon. Ponu la duan flaunon inverse sur la supraĵon de la unua. Se oni vere tre ŝancegas, la flaŭno restas ekvilibre sur sia flaŭna amiko. Se ne, tenendas la flaŭnoj kaj ekvilibrigendas la teleron. Tiam provi gluti la flaŭnojn (ĉu eblas ambaŭ samtempe sen figluti ? tio tre dubindas...).


Glit-flaŭno

Oni ponu la flaŭnon sur pura kaj ebena surfaco (ekz. tablo, benko, plato, ktp.). Oni tiam metu sian buŝon ĉe la alia ekstremo de tiu ebenaĵo kaj inklinu ĉi-lastan por glitigi la flaŭnon al la buŝo. Oni ankaŭ povas movi la ebenaĵon ambaŭinklinen kaj la glutonto provu tiel gluti la flaŭnon desupre je ties trapaso.


Flaŭno S-ro Spock

Necesas 1 flaŭno S-ro Spock kaj 2 cirklaj translokigiloj, t.n. teleroj ĉe la teranoj, kiujn oni ponu sufiĉe distance unu de la alia. La intergalaksia glutisto glutu sian flaŭnon S-ron Spock kaj ĝin translokigu de unu telero al la alia. Oni povas aldoni obstaklojn inter ambaŭ translokigiloj.


Muzika flaŭno

Adaptigo de la ludo pri "muzikaj seĝoj". Estu 1 flaŭno malpli ol da ludantoj (t.e. se estas 5 ludantoj, tiam estu 4 flaŭnoj). Oni ponu la surteleraj flaŭnoj cirkle sur la grundon. Iu elsendu muzikon kaj ekde haltigas ĝin, ĉiuj ludantoj glutu flaŭnon kaj la senflaŭnulo estas eligita.


Subakva flaŭno

Plenigu kuvon per likvaĵo (prefere akvo). Elujigu la flaŭnon al desert-telereto kaj ponu tiun-ĉi fonen de la kuvo. Tiam provu gluti la flaŭnon fone de la kuvo.

 

Ech flaune konkursu...

Sponsoro : www.volapug.net